Serge Leblanc wrote: > Mi nur konsenti ke 'en_US' estas multe uzata en usono kiel ni povos > pensi ke la esperanto estas multe uzata en eŭropo. (tio estas nur > eblvero en ambaŭ kazoj). Mi scivolas ĉu ĉi tiu problemo pli bone estu solvata per aparta debiana pakaĵo. Ekzemple, oni povas krei 'eolokajxo' kiu enhavus multajn malsamajn eo_* lokaĵarojn.
Oni kreas lokaĵarojn per unu aŭ du dozierojn, ĉu ne? Almenaŭ, per malpli ol dek dozierojn. Oni povas krei eo_XX, eo_US, eo_FR, aŭ kio ajn oni bezonas aŭ deziras. Mi ne scias la detalojn de la kreado de lokaĵarojn, sed ĝi devas esti ne tro malfacila aŭ komplika.
La problemo ne estas teknika, ĝi estas organizaĵa
(mi volos diri en franca 'organisationnel', iu povus konfirmi ?).
Ĉi proponon ne alparolas al la problemo de debian-instalilo, sed mi ne tute komprenas kial oni devas esperantigi la instalilon. Esperanto estas la dua lingvo de preskaŭ ciuj, kaj la sola lingvo de neniu (kaj la k-a lingvo de mulmulto, se k > 0, se mi povas diri laŭ algebro.)
Hodiaŭ la instalilo estis tradukita nur en 29 lingvoj. La mondo
havas 192 memstarajn landojn. Esperanta instalilo estas utila al
uloj sen nasklingva debian-instalilo.
Amike,
--
|
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part

