Rick Miller <[EMAIL PROTECTED]>: > Mi rimarkis ĉe la vikipedio ke la ISO-3166 rezervis kelkajn kodojn > "por privata uzo". Tioj estas: AA, ZZ, QM-QZ, kaj XA-XZ. Tio > signifas ke ni rajtas uzi "eo_XX" kiel "iu landa" versio, sed tio ne > plej konvenas. La lokaĵaron inkluzivas la aranĝon por numeroj, dato, > tempo kaj mono, do mi preferus krei ian "eo_US".
Tamen, usoneca lokaĵaro estus tre malkonvena por granda parto de la esperantistaro, kiu preferas A4-paperon, ISO-ajn datojn, ktp. Se oni petus al la homoj aldoni amason da diversaj Esperanto-lokaĵaroj, ili verŝajne dirus, ke ne estas spaco por tio, kaj elĵetus ĉiujn, inkluzive de la lokaĵaro eo_XX, kiun ni nun havas. > Mi ankaŭ rimarkis dum ludado kun Ubuntu, ke oni rajtas specifi (en la > "LANGUAGE"-a variablo) la anlgan lingvon sole sen lokaĵaro, kiel "en". > Fakte, ĝi permesis liston de lokaĵaroj apartigita per ":" (la mia > estis "en_US:en_GB:en"). Kiel ne tiel por Esperanto, "eo"? Mi ne scias, sed ŝajne tio ne eblas. Provizore ni uzu eo_XX, kaj kiam eo estos ebla, oni transiros al ĝi. XX estas bona maniero indiki provizoran valoron, kiu iam malaperu. -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

