Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>: > Mi ĵus ĝisdatigis mian Debian sid kaj jen ke mi trovis novaĵon. Kiel > ĉiam kiam xlib estas nova mi devis surskribi > /usr/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose per mia malnova kiu enhavas > ĉiujn regulojn por ke mi tajpu rekte ~/^ + s/c/g/u/j/h kaj ricevu la > ĝustan ĉapelitan literon. Mi antaŭ devis retuŝeti > /usr/lib/X11/locale/locale.dir kaj /usr/lib/X11/locale/compose.dir > en ĉi du lastaj oni povas legi: > > # Esperato (eo) is not supported by the GNU C Library and neither the > # EO nor XX territories exist in ISO 3166.
Tamen, XX estas rezervita en ISO 3166. Ĉu vi povas esplori ĉi tion kaj eventuale raporti cimon? Debian devas havi almenaŭ unu Esperantan lokaĵaron, ĉar Esperanto estas unu el la uzataj lingvoj. Se eo ne eblas, kaj eo_XX ne estas akceptebla, eble estu eo_AQ. Tamen, eble la afero funkcias nun pli bone ol antaŭe. Ĉu iu provis la instalilon lastatempe? Edmundo -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

