On 4/5/06, Edmund GRIMLEY EVANS <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > [...] > Nu, eble, sed la nuna situacio estas, ke pluraj organizaĵoj uzas > eo_XX, do verŝajne plej bone estas resti ĉe tio kaj ne konfuzi la > aferon per diversaj konkurencaj proponoj. > > Mi pensas, ke Debian kaj Mandrake inkluzivas lokaĵaron "eo_XX", kaj > "eo_XX" estas iel menciita en xfree86, dum Red Hat, Slackware kaj SUSE > ne havas Esperantan lokaĵaron. > > Se vi volas fari ion utilan, konvinku al Red Hat, Slackware aŭ SUSE > inkluzivi la lokaĵaron "eo_XX".
Mi rimarkis ĉe la vikipedio ke la ISO-3166 rezervis kelkajn kodojn "por privata uzo". Tioj estas: AA, ZZ, QM-QZ, kaj XA-XZ. Tio signifas ke ni rajtas uzi "eo_XX" kiel "iu landa" versio, sed tio ne plej konvenas. La lokaĵaron inkluzivas la aranĝon por numeroj, dato, tempo kaj mono, do mi preferus krei ian "eo_US". Mi ankaŭ rimarkis dum ludado kun Ubuntu, ke oni rajtas specifi (en la "LANGUAGE"-a variablo) la anlgan lingvon sole sen lokaĵaro, kiel "en". Fakte, ĝi permesis liston de lokaĵaroj apartigita per ":" (la mia estis "en_US:en_GB:en"). Kiel ne tiel por Esperanto, "eo"? Riĉjo

