Saluton al cxiuj!

Bone, mi denove rajtas skribi sur CVS kaj do mi modifis la pagxon.  Bonvolu 
pardoni mian malfruon, sed ekde la granda problemo kun masxinoj en debian, kiam 
iu sukcesis igxi root, mi ne estis denove enirinta kaj multaj ajxoj sxangxis 
intertempe kaj mi devis ilin denove lerni.

Mi korektis la erarojn laux la mesagxo sendita al mi de Luiz.  Se iu volas, kaj 
Luiz permesas, mi povas plusendi gxin al la listo.

Nur malofte mi ne sekvis la sugestojn de Luiz cxar kelkfoje mi dubas, ekzemple, 
cxu vere estas bezonata aldoni virgulon en frazoj kiel la jena:

"Se vi volas ricevi retpoÅtajn mesaÄojn kiam aperas novaÄoj" (laux li virgulo devus aperi 
antaux "kiam")

Tamen la plejmulton de la sugestoj mi aplikis sur la pagxo.

Mi nun estas aldonanta la tradukojn por la tekstoj kiu dauxre aperas angle en 
la maldekstra kolono.

<http://www.debian.org/index.eo.html> kaj eble traduki aliajn paÄojn.
Kion mi devas fari por esti permesata editi la paÄojn de www.debian.org?

Bone, iu jam sendis la adreson kiun vi devas legi por povi helpi. Vi havas du manierojn helpi:

a) Sendi tradukojn aux modifojn kaj mi ilin aldonos
b) Igxi uzanto kaj modifi la dosierojn mem

En ambaux kazoj vi devos lerni kiel uzi CVS (se vi ankoraux ne scias) kaj WML.

Mi sugestus ke vi unue laboru sen la rajto skribi kaj sendu la modifojn al mi, 
almenaux dum iom da tempo.  Poste, se vi vidas ke vi havas tempon kaj emon 
dauxrigi la tradukadon vi povos havi propran konton.  Jam pluraj homoj oferis 
helpon kaj poste nenion faris, tial mi preferas ke vi unue sciu ekzakte pri kio 
temas, kaj kiom da laboro tio postulas.

Elektu zorgeme la pagxojn kiujn vi volas traduki, kelkaj pagxoj sxangxas ege 
ofte kaj vi ricevos atentigoj pri tiuj sxangxoj.  Tuj la tradukado povas igxi 
multege da laboro.  Sed unue kompreneble vi tradukos nur unu, cxu?  Kaj bonvolu 
memori ke cxiuj pagxoj esperantaj devus uzi la signaron UTF-8.

Amike, Eduardo.

Kromnoto: la sxangxoj estos videblaj nur post kelkaj horoj.




Reply via email to