La uzado de 'anstataŭ ol' kaj 'antaŭ ol/kiam' estas por uzi 'anstataŭ' kaj 
'antaŭ' nur kiel prepozicio. Sen 'ol' tiuj prepozicioj ankaŭ funkcias kiel 
konjunkcioj.



________________________________
 Von: "AIS, Informofico" <i...@ais-sanmarino.org>
An: ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net 
Gesendet: 19:52 Donnerstag, 26.April 2012
Betreff: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Korektindajxoj en la retejo 
http://www.ubuntu-eo.org/
 


Je 2012-04-26 17:59 Michael Moroni skribis:
> ...
> @Dominiko: ĉu vi certas, ke "anstataŭ" ne regas "ol"? :)
> Kore,
> - Michael
> 
Saluton,

evidente "anstataŭ" ne regas (postulas) "ol", ĉar antaŭ substantivo oni neniam 
uzas "ol". Neniu diras "anstataŭ ol* la patro venis la frato". Se "ol" ne 
necesas antaŭ substantivo, ĝi ankaŭ ne necesas antaŭ infinitivo, kiu estas 
formo de verbo funkcianta substantive.

La kialo, ke Zamenhof preferis "anstataŭ ol" kaj "antaŭ ol", kredeble estas 
rusa modelo. La rusa "чем" baze signifas "ol", sed ankaŭ povas signifi 
"anstataŭ". Kaj la rusa "прежде чем" (kun tiu sama "чем" = "ol") signifas 
"antaŭ" (kun sekva infinitivo). Certe ankaŭ nun eblas sekvi la zamenhofan 
modelon, sed post 125 jaroj ni sufiĉe emancipiĝis por uzi, eble preferi, la pli 
unuecan, tial pli facilan formon. Fakte la zamenhofa regulo "kiam post 'antaŭ' 
aŭ 'anstataŭ' sekvas infinitivo, necesas aldono 'ol'", estas senbezona 
komplikaĵo.

Ĉion bonan,
Renardo ("Aisano")

_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to     : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help   : https://help.launchpad.net/ListHelp

Reply via email to