Je 2012-04-26 17:59 Michael Moroni skribis:
...
@Dominiko: ĉu vi certas, ke "anstataŭ" ne regas "ol"? :)
Kore,
- Michael
Saluton,
evidente "anstataŭ" ne regas (postulas) "ol", ĉar antaŭ substantivo oni
neniam uzas "ol". Neniu diras "anstataŭ ol* la patro venis la frato". Se
"ol" ne necesas antaŭ substantivo, ĝi ankaŭ ne necesas antaŭ infinitivo,
kiu estas formo de verbo funkcianta substantive.
La kialo, ke Zamenhof preferis "anstataŭ ol" kaj "antaŭ ol", kredeble
estas rusa modelo. La rusa "чем" baze signifas "ol", sed ankaŭ povas
signifi "anstataŭ". Kaj la rusa "прежде чем" (kun tiu sama "чем" = "ol")
signifas "antaŭ" (kun sekva infinitivo). Certe ankaŭ nun eblas sekvi la
zamenhofan modelon, sed post 125 jaroj ni sufiĉe emancipiĝis por uzi,
eble preferi, la pli unuecan, tial pli facilan formon. Fakte la
zamenhofa regulo "kiam post 'antaŭ' aŭ 'anstataŭ' sekvas infinitivo,
necesas aldono 'ol'", estas senbezona komplikaĵo.
Ĉion bonan,
Renardo ("Aisano")
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp