Je Sabato, la 1a de Julio 2006 03:47, Cyro skribis: > [...] Tamen, ankorau mi ne trovis la klavojn por tajpi la literon u kun brakio > jene Ŭ, ŭ > Mi supozis ke la Ŭ, ŭ estas farebla per la klavoj ~ kaj U/u; tamen tiu > ne okazas. > Kiel estas tajpema la literojn Ŭ, ŭ per Madriva-linukso? > > La tajpo de la aliaj supersignitaj E-literoj estas evidentaj kaj ne > oferis la plej malgrandan problemon, nur sufichas uzi la klavon ^ kaj > C/c por montri en la ekranon Ĉ/ĉ
- Saluton Cyro, la solvo jenas: Por efektivigi, ke "dead_circumflex" + "u" donu "ŭ", necesas redakti la dosieron, kiu difinas la konduton de specialaĵoj kiel "dead_circumflex". En mia sistemo tio estas la dosiero "Compose" en la dosierujo "/usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/". Se oni uzas alian lokaĵaron ol "en_US.UTF-8", la responda dosiero eble troviĝas en dosierujo kun la nomo de tiu lokaĵaro, sed en mia sistemo ĉiuj UTF-8-aj lokaĵaroj uzas la "Compose"-dosieron de "en_US.UTF-8" (kiam mi instalis la Esperantan lokaĵaron "eo_XX.UTF-8", ankaŭ tiu aŭtomate ekuzis la "Compose"-dosieron de "en_US.UTF-8"). En tiu "Compose"-dosiero oni povas trovi interalie la jenajn liniojn: <dead_breve> <u> : "ŭ" ubreve <dead_breve> <U> : "Ŭ" Ubreve kaj la jenajn du: <dead_circumflex> <u> : "û" ucircumflex <dead_circumflex> <U> : "Û" Ucircumflex Mi simple ŝanĝis tiujn kvar liniojn al la jeno: <dead_breve> <u> : "û" ucircumflex <dead_breve> <U> : "Û" Ucircumflex <dead_circumflex> <u> : "ŭ" ubreve <dead_circumflex> <U> : "Ŭ" Ubreve Post rerulado de xmodmap ./.Xmodmap la nova "Compose"-tabelo ekvalidis, kaj "dead_circumflex" + "u" ekproduktis "ŭ" (dum "dead_breve" + "u" ekproduktis "û"). Kompreneble necesas fari tiujn sxangxojn kiel root kaj per redaktilo. Amikan saluton kaj bonan sukceson, Vilhelmo Lutermano. -- Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe Le Monde diplomatique en Esperanto http://eo.mondediplo.com -- kaj en Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org -- Linukso - Esperanto de la komputiloj Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl

