Saluton, Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]> writes:
> Mi eĉ sendis al li proponon, tamen ĝis nun li ne respondis min. Mi > proponis retejon por manlibro pri linukso, tradukita el Angla. La metodo > estu laŭ metodo de Lernu.net kaj aliaj. Kiam oni eniras traduksistemon, > oni malfermas retpaĝon, kun alineo kaj kampo por eniro de teksto, de la > tradukaĵo, sekve alineo kaj kampo, sekve alineo kaj kampo ... Por alia > teksto, alia paĝo de la paĝaro, same estas tia tradukpaĝo, alirebla de > la teamo de tradukintoj. Ŝajnas al mi, ke tio estas bona ideo! Teĥnike, i18HTML[0] estas verŝajne interesa programo pro helpi pri tio. Mi pensas, ke estus interesega konigi Esperanton al la "liberaprogramaruloj", kiuj fakte estas iom devigita uzi la Anglan por interparoli, kvankam ĝi ne estas la nacia lingvo de la plimulto. Ni devas montri, ke Esperanto povas neŭtraligi kaj plifaciligi interparoladon, kaj ke ĝi povas efektive esti uzata en nia fako. Tio povus estis helpita per kreado kaj tradukado de teĥnikaj dokumentoj kiel vi proponas. Ankaŭ, estus interesa traduki dokumentojn, kiuj priskribas la ideon de libera programaro, ekz. (parto de) la GNU retpaĝaro. Ĝis, kaj ankaŭ dankon pro via retpaĝaro! Ludoviko. [0] http://gnunet.org/i18nHTML/

