-- je 2005/01/08 joan skribis: >Saluton, >Se vi vidas tio, nun www.debiano-kaj-esperanto.net estas WIKI-o. Cxiuj >povas redakti pagxojn, korekti kaj pligrandigi artikolojn.
Antaŭ monatoj (mi ne bone memoras antaŭ kiom semajnoj) mi demandis Joan pri la malapero de www.debiano-kaj-esperanto.net li diris al mi, ke ne alvenis kunlaboro tial la retejo ne plu ekzistas, la retadreso ne plu ekzistas. Mi eĉ sendis al li proponon, tamen ĝis nun li ne respondis min. Mi proponis retejon por manlibro pri linukso, tradukita el Angla. La metodo estu laŭ metodo de Lernu.net kaj aliaj. Kiam oni eniras traduksistemon, oni malfermas retpaĝon, kun alineo kaj kampo por eniro de teksto, de la tradukaĵo, sekve alineo kaj kampo, sekve alineo kaj kampo ... Por alia teksto, alia paĝo de la paĝaro, same estas tia tradukpaĝo, alirebla de la teamo de tradukintoj. Tiu sistemo tre helpas kuntradukado. Ĉu iu volas havigi tian paĝaron? Oni unue decidu kion traduki, estas kelkaj manlibroj en la reto, por elekto de unu. (Mi ŝatu labori pri manlibro por komencantoj, kiu celas instruojn al iu ajn "distribuo", ĉu Debian, ĉu Mandriva, ĉu Suse, ĉu ) Same kiel www.debiano-kaj-esperanto.net mi pensas nuligi http://lujz.org/komputilo/ se mi ne nuligos ĝin, certe je sekva ĝisdatigo mi ne plu uzos latex2html. (mia tuta retejo estis iam kreita per latex2html, tamen ne plu estas tiel. maksimume restos ret-libro en tiu sistemo, se restos. ja latex2html estas kreita por tiaj retpaĝoj, retpaĝoj por manlibroj kaj lernolibroj, eble por legolibroj, kiaj du miaj) ĝis poste, Luiz -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

