Serge, malgraŭ tio, ke oni foje uzas ĉi dissendoliston por gramatikaj aferoj, mi opinias ke ĝi estas ĝenerale por Debian-problemoj. ankaŭ ne por gramatikaj problemoj rilate al Debian-tradukoj. se venas amaso de tiaj mesaĝoj kiel hodiaŭ, tio estas certe troa uzo de mesaĝoj for de la celo de la dissendolisto, kaj certe forpelas plurajn homojn. vi jam petis mi fari provlegon, mi povos fari tion. simple atendu *semajnoj*. se vi volas kontakti min pri tio, nepre faru ne per la dissendolisto. ĉar mia helpo ne estas por tuj, provu kontakti helpantojn sed ne per la dissendolisto. se vi plendos en la dissendolisto pro manko helpanto, faru tion unufoje, kaj jam sufiĉas. via plendo kaj al Luis kaj ĝenerele ekhavis rezulton finfine, tamen laŭ *mi* estis tre ĝena. mi abonas ĉi tiun dissendoliston por lerni uzadon de Debian, helpi kaj esti helpata pri Debian-problemoj ĉe la agordo de programoj en la maŝinoj Debian. Ĉu iu pensas ke mi miskomprenis la celon de ĉi dissendolisto? Amike, Luiz
Mi pensas ke ĉi dissendolisto estas plej ejo por traduki la debian-instalilo ĉar
ĉiu dissendolistantoj estas ankaŭ debian-instalilantoj.
Kore,
--
|
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part

