Saluton al ĉiuj,
mi ĵus notis, ke kelkaj Esperantistoj klopodis uzi (aŭ per komputika
terminaro "porti") Esperanton per kirila alfabeto. Ŝajnas, ke tio
nomiĝas "Kirilikanto" (vidu
https://www.facebook.com/groups/kirilikanto/doc/285130674839448/) kaj
ĉiu latina alfabeto havas sian kirilan literon. Tio permesas nin krei
skripton por simple konverti la skribaĵojn. Ĉu vi pensas, ke ni povas
promocii tion per peto al Canonical por krei "variant" (variaĵo) kiel en
la serba lingvo, kiu havas kaj la kirilan kaj la latinan alfabeton (tio
komprenigeblas: http://sr.wikipedia.org/sr-el/Главна_страна kaj
http://sr.wikipedia.org/sr-ec/Главна_страна : sama paĝo, malsama
alfabeto) al esperanto lingvo kaj aŭtomate krei novan variaĵon per skripto?
Kore,
- Michael
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp