> Mi voĉdonas por la dua ebleco, kun -uj-, ĉar ĝi estas fundamenta kaj > evitas konfuzojn kun landnomoj kun i en la radiko.
Ankaŭ mi subtenas -uj. Tion ni uzas en Firefox[1]. Por multaj temas pri nura prefero kaj do la afero ne pridiskutindas (nome, oni prifajfu tion), tamen estas priatentinda afero. Se la afero interesas vin mi invitas vin legi kaj/aŭ spekti la jenon: * Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto: kun kompleta listo de landoj kaj landanoj. Anna Löwenstein. Palestrina, 2009. Prezo: €0,90 ĉe la libroservo de UEA. La libro estas ankaŭ legebla kaj elŝutebla ĉe: http://www.bonalingvo.it/docs/klarigoprilandonomoj.pdf. * La landonomoj – pli simplaj ol vi supozas! 37-minuta parolado de Anna Löwenstein spektebla ĉe: http://www.ipernity.com/doc/29075/5145769 kaj ĉe: http://www.vimeo.com/5030540. Amike, Eduardo. [1] http://hg.mozilla.org/l10n-central/eo/file/tip/toolkit/chrome/global/regionNames.properties _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp