(Ŝajnas al mi, ke mi ne sendis ĝin al ĉiuj. Mi sendas ĉi tiun retmesaĝon eĉ al tradukad-skipo)
Saluton al ĉiuj! Mi faris kelkajn ŝanĝojn por plibone organizi la komunumon: * Mi kreis grupon ĉe Laŭnĉpado pri la komunumo de ubuntu-eo [1]: se vi volas kontribui al la komunumo aŭ simple legi kelkajn mesaĝojn, bonvolu malaliĝi al oficiala dissendolisto pri la tradukado kaj aliĝi al oficiala dissendolisto pri la komunumo. Ĉiuj ricevos mesaĝojn sendatajn al la komunumo sed nur aliĝintoj ricevos mesaĝojn pri la tradukado. Por malaliĝi bonvolu viziti la grupon ĉe Laŭnĉpado pri la tradukado de Ubuntu [2]. Baldaŭ estos grupo pri la disvastigado de Ubuntu! * Nun disponeblas IRC-kanalo de Ubuntu-eo. Ni povas retbabili pri Ubuntu en #ubuntu-eo uzante plurajn klientojn (mi ekzemple uzas xchat). Pli da informoj ĉi tie [3] * Ĉu iu scias, ĉu eblas krei fakan grupon de UEA pri libera programaro? Tiel ni povas kaj disvastigi Ubuntu en Esperantio plirapide * Ekde la 2-a de septembro ĝis la 4-a de septembro estas renkontiĝaro nomata Ubuntu Global Jam: skipoj renkontiĝos ie por helpi Ubuntu (raportante cimojn, testanta novajn programarojn, skribante dokumentadojn pri Ubuntu kaj ĝia komunumo, tradukante la programarojn, raportante vian sperton kun Ubuntu, ...) kaj por paroli pri ĝin: bonvolu legi la oficialan retejon por pli da informoj [4]. Ni ne povas renkontiĝi ie sed ni povas renkonti interrete (per IRC-kanalo) kaj ni povas retbabili kaj plibonigi Ubuntu samtempe. Bv. elekti daton (2-a, 3-a aŭ 4-a de septembro). Mi proponas la 2-an. * Ekde la 11-a ĝis la 15-a de julio estas Semajno pri Ubuntu-Evoluigantoj (Ubuntu Developers Week). Estas eĉ evento en Vizaĵlibro [5]. Pli da informoj troveblas ĉe Ubuntu-vikio [6] * Mi ĝisdatigis kaj la retejon [7] kaj la vikion [8]. Nun vi povas krei en la vikio vian propran paĝon (jen ekzemple la mia [9]). Bonvolu ne spami! Bonvolu raporti cimon en Laŭnĉpada cimraportejo [10] Mi atendas viajn respondojn, Kore, - Michael [1] https://launchpad.net/~ubuntu-eo [2] https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo [3] http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=irc-kanalo [4] https://wiki.ubuntu.com/UbuntuGlobalJam [5] https://www.facebook.com/event.php?eid=228659263827481 [6] https://wiki.ubuntu.com/UbuntuDeveloperWeek [7] http://www.ubuntu-eo.org [8] http://www.ubuntu-eo.org/wiki [9] http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=vikio:uzanto:airon90 [10] https://bugs.launchpad.net/ubuntu-eo/+filebug _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp