Mi apogas suban eldiron; "alrastrumigo" almenaŭ estas baze korekta. "Hinting"
en la angla havas nuntempe pli specifa signifo ol "(tiparprezentaj) konsiloj".
Iu kiu konas la nocion de "hinting" unue devus traduki "konsilado/..." al
"hinting" antaŭ ol kompreni ke temas pri rastrumalĝustigo.
Mi opinias ke la problemo situas en la angla, kaj ke la traduko estas surprize
altkvalita. Kaj jes, eble "rastr/um/" estas malbela. Krado? Piksel(ar)o [mia
prefero]? Rastrumo tamen estas ofte uzata.
Oni povus eviti "alrastrumigo" per:
("ekranreĝustigo", "ekranalĝustigo"), "ekranrepozicigo" = repoziciigeti la
signojn tiel ke linierojn kieleble trafas tutajn pikselojn, atingante plej
bonan konstraston.
Atentu ne kovri la nocion de "glatigo" (anti-aliasing).
Joop
________________________________
Von: "AIS, Informofico" <i...@ais-sanmarino.org>
An: "universero, trio" <t...@esperanto.org>
Cc: ubuntu-l10n-eo <ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net>
Gesendet: 20:18 Sonntag, 12.Juni 2011
Betreff: Re: [Ubuntu-l10n-eo] Hinting
Saluton, miaopinie la origina signifo de "hinting" en tiu ĉi kunteksto estas
sufiĉe precize "konsilado". Tipografo aŭ programisto donas al komputila
programo konsilojn pri la grafika reprezentado; la programo ne nepre devas
konsideri la konsilojn, sed kutime ili estas utilaj kaj kondukas al pli bona
reprezentado. Sed mi konfesas, ke "konsilado" estas sufiĉe nepreciza. Vere
"alrastrumigo" esprimas pli precize tion, kio okazas. Eble ĝenas nur, ke ĝi
estas iom longa kaj peza vorto. Ĉu eble sufiĉas "enkradigo" (ne "enkadrigo!),
aux "signo-enkradigo"?
Certe necesas distingo disde "glatigo" (anti-aliasing), kiu estas tute alia
afero.
Ĉion bonan,
Reinhard
_______________________________________________
Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net
Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo
More help : https://help.launchpad.net/ListHelp