Saluton, Mi (ne nur mi kompreneble) preskaŭ fintradukis la programon Banshee (aŭ Banŝio) sed restas du tradukendaj eroj. En ili mi bezonas tradukon de la vorto ‘scrobbling’. Mi rigardis la anglalingvan vikipedion kaj trovis du signifojn:
Jen la origina signifo: scrobble “Verb: To kidnap or capture. In particular to throw a bag or cloth over the head and bundle the victim away.” fonto: http://en.wikipedia.org/wiki/Scrobble Kaj jen la laŭŝajne nun uzata signifo (en komputilaj programoj): scrobbling “All songs played are added to a log from which personal top artist/track bar charts and musical recommendations are calculated. This automatic track logging is called scrobbling.” fonto: http://en.wikipedia.org/wiki/Last.fm#Profile Mi ne emas uzi la negativan vorton ‘kidnapi’ (aŭ ‘kant-rabi’) por la traduko nek emas uzi neologismon kia ‘skrobli’. Eble ‘kantprotokolado’ (angle ‘track logging’)? Mi ŝatus legi viajn proponojn. Amike, Petriko PS Mesaĝo sendita al la dissendolisto por ubuntu-tradukantoj kaj al la tradukado-dissendolisto _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp