2011/4/11 Kristjan SCHMIDT <kristjan.schm...@googlemail.com>: > saluton amikoj, > > antaŭ kelkaj minutoj ni antingis 50% je la tradukstato de GNOME :-D > http://l10n.gnome.org/languages/eo/gnome-3-0/ui/ > mi dankas ĉiujn!
Gratulojn! > tamen tio ne estas kaŭzo por ripozi... mi bezonas kaj petas vian helpon. > ĉefe ĉe la pakaĵo 'orca' - ĝi estas helpilo por blinduloj kaj mi tre ĝojus > se ni tradukos kune grandan parton de ĝi. tiel ni povus helpi niajn blindajn > esperantistajn amikojn. la pakaĵo havas multajn signoĉenojn, tial mi petas > ĉiun traduki kelkajn ĉenojn! Mi ne estas blinda, tamen mi ofte uzas orca-on por plifacile vidi detalojn de la ekrana bildo. Bona helpilo. > jen ĉiuj ĉenoj: > https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate > > kaj jen la netradukitaj: > https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+source/gnome-orca/+pots/orca/eo/+translate?start=0&batch=10&show=untranslated Bedaŭrinde mi estas tro okupata helpi nun. Mi estas certa ke post la somero (post mia deviga laboro), mi ankoraŭ trovos ion alian por kunhelpi. > tuj demando pri termino: > en kelkaj pakaĵoj ni tradukis "Magnifier" per "lupeo" kaj en aliaj per > "pligrandigilo" (komputeko ja rekomendas ĝin). mi preferus uzi la vorton > 'lupeo' (certe ĉar ni uzas 'lupe' en la germana traduko), sed kion vi > pensas? Rapide: ĉar mi uzas la programon mi povas diri ke iam unu vorto estas pli bona ol la alia. Mi dirus "lupeo" por la grafikaĵo de la pligrandigilo. Sed "pligrandigilo" por la funkciigilo. Ĉu mi iel estas klara? Gratulojn denove, kaj bonŝancon. -- universero trio Esperanto, The International Language! What's that? See http://Esperanto.Org _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp