Saluton Szabi, Tradukado ne tiom malfacilas. Sekvu cxi tiun ligilon:
https://translations.launchpad.net/ubuntu/natty/+lang/eo Tie vi vidos ligilojn al tradukit/at/otaj programoj por la plej lasta (venonta) versio de Ubuntu. Apud la programnomoj vi vidos kiom da tradukotaj ĉenoj ankoraŭ restas, ĉu estas sugestoj, ktp. Se vi ricevis tradukrajtojn vi tuj povos eklabori tie. Alikaze vi povas aldoni nur sugestojn. Tutsube en la paĝo vi trovos serĉkampon. Se vi scias en kiu programo estas la de vi trovita lingva eraro, tiam entajpu tie la nomon de la programo kaj vi tiel povos atingi la launchpad-an retpaĝon de la programo. Atinginte tiun vi povas per klako al translations tuj ektraduki. Kelkfoje vi povas ricevi la mesaĝon ke la programo ne estas tradukata en launchpad. Tiam vi sube en la paĝo trovos ligilojn al 'Packages in Distributions'. Prefere vi tie elektu la plej lastan version. Ofte eblas tiam ja traduki. Bedaŭrinde ne eblas serĉi iun vorton en pluraj programoj samtempo. Tia funkcio estas petata, sed tute ne estas konate al mi kiam aŭ ĉu oni aldonos tiun funkcion. Krome, bonvolu viziti ankaŭ ĉi tiujn paĝojn: http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=tradukado http://www.ubuntu-eo.org/wiki/doku.php?id=terminoj Tie vi trovos stilajn konvenciojn kaj etan liston kun terminoj de ni uzataj. Krom tio ni ofte uzas la vortaron sur komputeko.net por ĉefa celo de komputilaj terminoj. Sukceson kaj bonvenon! Amike salutas, Patrick (Petriko) Oudejans 2011/3/19 Szabolcs Szilva <szabolcsszi...@gmail.com>: > Saluton! > > Mi estas Szabolcs Szilva el Hungario. Mi estas instruisto pri Esperanto. > Pro tio mi volis aliĝi al ĉi tiu grupo, ĉar antaŭ du semajnoj mi ekuzis > Ubuntu en Esperanto. Verdire mi ne aliĝintus se mi ne trovintus multajn > anglajn surskribojn kaj kelkajn lingvajn erarojn en la Esperanta versio. > > Mia celo estas korekti tiujn erarojn kaj traduki la anglajn surskribojn. > > Mi antaŭe tute ne uzis la retpaĝon launchpad.net, kaj mi tute ne scias > kiel tio funkcias. > > Kiel mi povus helpi al vi, ke tiuj eraroj foriĝu? > > Amike: > Szabi > -- > This message was sent from Launchpad by > Szabolcs Szilva (https://launchpad.net/~szabolcsszilva) > to each member of the Esperanto-komunumo de Ubuntu team using the "Contact > this team" link on the Esperanto-komunumo de Ubuntu team page > (https://launchpad.net/~ubuntu-eo). > For more information see > https://help.launchpad.net/YourAccount/ContactingPeople > _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : ubuntu-l10n-eo@lists.launchpad.net Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp