Am Freitag, den 29.01.2010, 14:15 +0100 schrieb Michael Moroni: > 2010/1/29 Kim Ribeiro <[email protected]>
> tre bona ideo! > > ĉar mi ne konas la diferojn, +1 por PMWiki (aŭ DokuWiki) pro > la komentoj de Joop Kiefte. > > Ankaŭ mi pensas, ke estas pli taŭga simplan vikion (kiel PmWiki, > DokuWiki aŭ MoinMoin, uzata en angla kaj itala vikio) ol MediaWiki. Ĉu > aliuloj? > Mi enmetis en la kontaktliston Joey Stanford, ĉar mi forgesis, ke li > devu ricevi ĉiujn niajn retmesaĝojn : | > Kore, > - Michael Sal! Bedaŭrinde, MoinMoinWiki ankoraŭ ne ekzistas esperante … Mi instalis MediaWiki hejme kaj trovis la instaladon surprize simpla, almenaŭ se uzeblas apt. Do se la instalontulo havos ŝelatingon, eble valorus konsideri MediaWiki. Mi pensas ke ĝi estas pli kapabla je la administrado (kaj laŭ mi ankaŭ pli bela). Alia avantaĝo povus esti, ke la uzuntoj kiuj ankaŭ verkas en Vikipedio (mi tute ne scias kiom estus), ne devus lerni novan sintakson. Malavantaĝo estas la eventuala komplikeco de savkopikreado (mi mem ankoraŭ ne faris tion; je la alia flanko, laŭ mia scio nur temas pri kopiado de la datumbazo kaj alŝutitaj dosieroj). Sed fakte, mi ne povas kompari, ĉar mi nur havas malmultajn paliĝintajn memorojn pri PmWiki – mi ne precipe ŝatis ĝin, sed ne klare memoras la kialojn … Kore, Hendjo _______________________________________________ Mailing list: https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo Post to : [email protected] Unsubscribe : https://launchpad.net/~ubuntu-l10n-eo More help : https://help.launchpad.net/ListHelp

