Ekzistas diversaj manieroj fari tion.

Delonge mi havas dosieron xmodmap.eo kun jena enhavo:

keysym Alt_R = Mode_switch
keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex
keycode 42 = G NoSymbol gcircumflex
keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex
keycode 44 = J NoSymbol jcircumflex
keycode 39 = S NoSymbol scircumflex
keycode 30 = U NoSymbol ubreve

kaj dosieron type-eo.sh kun jena enhavo:

#!/bin/bash
setxkbmap -layout us
xmodmap xmodmap.eo

kaj lanći tiun type-eo.sh ebligas tajpi esperantajn literojn (per Alt_R,
ekzemple Alt_R+c = ĉ) por mi.

Plia informo pri xmodmap troveblas ekzemple ĉe
https://wiki.archlinux.org/title/Xmodmap
(verŝajne mi prenis mian xmodmap.eo de tiu paĝo antaŭ longa tempo)

Espereble tio helpas! :)
Russ

On Fri, May 17, 2024 at 7:40 PM joan <j...@riseup.net> wrote:

> Bonan vesperon,
> mi uzas Debianon kaj Gnome, la lasta versio. (Debiano 12 kaj gnome 43.9)
> Mi aldonis Esperanton klavaron, tamen... kiamaniere mi povas skribi
> cxapelajn literojn?
>
> joan
>
> --
> Clau GPG: http://joancatala.net/gpg
> "Linux is something for Windows haters, BSD is something for Unix lovers".
>

Reply via email to