-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA256

Saluton,

Krom xmodmap ekzistas multaj pliaj ebloj por entajpi la ĉapelajn
literojn. Mi listos iom da ili:

 * Kunig-klavo
Je multaj UNIX-idaj sistemoj oni povas asigni specialan klavon, per
kiu oni povas krei simbolojn kiel kombinaĵojn de simplaj simboloj.
Ekzemple por tajpi la simbolon "ø", oni uzu la kombinaĵon
{[kunig-klavo] ; [/] ; [o]}.

 * Esperanta klavar-aranĝo
Multaj UNIX-idaj sistemoj enhavas multajn klavar-aranĝojn. Ofte ankaŭ
ekzistas Esperanta klavar-aranĝo. Per ĝi la ĉapelitaj literoj
entajpeblas simple per sola klavo.

 * Specialaj funkcioj de la labortabla ĉirkaŭaĵo
Ekzemple en GNOME kaj MATE oni povas ŝalti reĝimon por entajpi
Esperantajn literojn per AltGr aŭ simila klavo (ekzemple: {[AltGr] +
[g]} kreos la literon "ĝ"). En MATE tiu opcio atingeblas per la
komando "mate-keyboard-properties" en la langeto "aranĝoj", kie
troviĝas butono "opcioj"

Amike,
fenris


Am 23.01.2016 um 23:16 schrieb Marco van Hulten:
> Saluton Gilberto,
> 
> Op za 23 jan 2016 13:11:34 CET schreef Gilberto:
>> Ĉu iu povas helpi min?  Kiel vi, mi ŝatas esperanton kaj ankaŭ 
>> ŝatas tajpi korekte eo-literojn.  Kiam komputilo estas agordita 
>> de mi por uzi mian nacian lingvon (pt_BR) mi povas tajpi
>> literojn kun ĉapelojn korekte.
> 
>> Por praktiki Esperanton kutimas mi agordi komputilon por uzi 
>> Esperanton.  En alia linuksa distribuaĵo kiel Slackware  mi
>> povas agordi lokaĵaro por uzi eo_XX.UTF-8 kaj mi povas tajpi
>> portugale aŭ Esperante.  Ne necesa ŝanĝi tajpara aranĝo.
> 
> Si vi volas tajpi eo-literojn, vi povas uzi xmodmap(1).  Tio ne 
> rilatas al la lokaĵaro, nek al la baza tajpara aranĝo.
> 
> Mi havas la sekvan en ~/.xmodmaprc (en GNU/Linukso kaj OpenBSD):
> 
> ! Esperanto: keycode 54 = C NoSymbol ccircumflex keycode 42 = G 
> NoSymbol gcircumflex keycode 43 = H NoSymbol hcircumflex keycode
> 44 = J NoSymbol jcircumflex keycode 39 = S NoSymbol scircumflex 
> keycode 30 = U NoSymbol ubreve
> 
> Tio devus funkcii en iu ajn operaciumo kun Xorg.
> 
> Marco
> 

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v2

iQIcBAEBCAAGBQJWpB0vAAoJEOyZzsZ4GKloS24P/0z62X93j7S9Xrd4HtZuggPS
NFBD8GtEI9mMTRN+fn+8FGymRWnx2hqKbXTAp7/tIBmgtnvg3gG9oJ3TyMxLYEaN
mcheyoeiOQmdA5oarEzjEgHjS4IfHnFdBhVjb8SnKb4+GE7+6bTSPffhpyyDrmqr
PsAlthgqxnznarPrY8z45RzHwODhlP2Yqoe/mCJa0UNOpmTcJ01MNkL6IQ8A47qf
tef5LMNX6DrEBLPDPp+LZpCdHd6J42cBdBH7FnPuUcYEYbaU1jyY0ca2oQvEyaRT
Vps74VyouJ5SHILo7RVZB923HpsHw6QAtRjt9P6SrI6v4Ydcj2qFMYJCQrvM7tV9
rKtA0Db7doh5/ZwEHSHjZwm+Qd0VqESuyR0XVp7KSVWE/ii7RwI9DbAWU5kdqtD0
0Ic275P17Ji04GtpnoPJAvreYoovJcA7mmR11+GKakXGl+MR+/WYCevXJc3U9RGG
SckeAHBzd6hF3Y6TTi81HGKXyG4rQ/psyG/Sm9TnzAmk4cQbRrLFUtQNTKOnLgiG
5tm5ltXhs/TTVDSGPWonccGhsZR3xfGyVbK30DuZb36L8Q+uRyy0JfFCawwYhDDb
1uW98oMbDApiCECHBObLAXX2ApIdC11MhaqbS8YNc1wCPZlimMihXC+eRHhhW0x1
Y9kSrDQVypK9GSfxbjb2
=vsOt
-----END PGP SIGNATURE-----

Reply via email to