Homoj, finfine mi sukcesis ĝisdatigi la esperantan ĉefpaĝon[1]. Ĉio estas (preskaŭ) en ordo nun. La paĝo ĉerpas tekstoj el multaj aliaj dosieroj, do ankoraŭ ne ĉio aperas plene en la esperanta.
Se iu volas kunlabori, nur diru tion! Ĝis nun, el la tuta paĝaro mi nur tradukis parte la po-ajn dosierojn (kiuj enhavas ofte uzatajn tradukojn) kaj la ĉefpaĝon. Kial oni ricevis mesaĝojn en la listo? En tiu ĉi dosiero[2] mi estis petinta antaŭ kelkaj jaroj ke se iam la esperantaj paĝoj iĝas tro malnovaj oni sciigu la liston. Amike, Eduardo. [1] http://www.debian.org/index.eo.html [2] http://anonscm.debian.org/viewvc/webwml/webwml/esperanto/international/esperanto/translator.db.pl?revision=1.1&view=markup -- To UNSUBSCRIBE, email to debian-esperanto-requ...@lists.debian.org with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact listmas...@lists.debian.org Archive: http://lists.debian.org/4e78f65f.8060...@unesco.org.uy