Saluton!
Kiom ajn alloga estus la kunverkado de Esperanto-kurso, mi klopodas eviti projektripetojn. Tamen ĉi tiu projekto eble estas nova kategorio, kaj por helpi, alportante ideojn:

1. Uzu frekvencliston de Esperanto
Tiam traktado de unu temo postlasas vortojn ankoraÅ­ traktendajn, kaj vi venos al disdivido de la materialo.

2. Apartigu fontomaterialon de la programoj; dokumentu la enhavon
Mi ektimis kiam specifaj programteknikoj (Rubeno, GTK se mi bone memoras) estis menciataj. Ĉar estus domaĝe, se post foriro de la originaj verkantoj, projekto perdiĝus pro troa specialiĝo.
(Persone mi prenus ĝavon -java- por plurmedia kurso, kaj same deklamus tion.)

3. Laŭ fakuloj en pure esperantaj Esperanto-kursoj la verboj ofte estas subtaksataj per tiaj montraj frazoj, kiaj: "la libro estas sur la tablo". Same kelkaj korelativoj estas pli gravaj ol aliaj, kaj "ĉar" estas minimume same grava.

4. Nacilingvaj eksplikoj meritas, ĉar ili helpas cementi la komprenon laŭ ekstra maniero.

5. La homoj volas progresi kieleble plej rapide. Lerni fremdan lingvon tamen ne estas tiel rapida afero. Do kontraÅ­ malpacienco la dialogoj ne estu tro "programitaj" kiel en la t.n. "programita instruado", kaj sekvu enkonduko pri iu nova tereno. Superrigardeblo gravas.

6. Ekzistas diversaj liberaj programoj por vortparkerado, kun kartetoj en serioj de novaj/malnovdataj/eraraj/konataj vortoj.
Ĉar Esperanto-scipovo precipe konsistas el bona vorttrezoro, kial ne oferti intensan vortlernadon, kun statistikoj.

Nu ja, vi ja pli bone scias, kion vi intencas krei. Mi nur opinias la ideon tre alloga kaj inda.

Joop


Jetzt Mails schnell in einem Vorschaufenster überfliegen. Dies und viel mehr bietet das neue Yahoo! Mail .

Reply via email to