AE, mi ĵus revenis el brazila esperanto kongreso, kiu finiĝis antaŭ 3 tagoj. mi kunportis dvd-on Gerda Malaperis... tamen mi ne sukcesas spekti ĝin en mia komputilo. aliaj dvd-oj kiujn mi havas aŭ kiujn mi luas estas spektataj senprobleme, aŭ preskaŭ ĉiam tute senprobleme.
mi uzas xine v0.99.3, Debian stable, libdvdread 1.2.8 (kiu ne estas oficiala de Debian, se mi bone memoras) kaj kernon 2.6.15. okazas ke libdvdread ne sukcesas legi la dvd-on. la dvd estas NTSC laŭdire. ĉu estas sugesto? ĉu iu sukcesis spekti tion per Debian? ĉu per iu GNU-aĵo? dankon, -- Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]> -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

