Kial en la kampo de adreso de firefox, en kampoj de google ktp mi ne sukcesas tajpi la ĉapelitajn e-literojn, malgraŭ tio ke mi sukcesas tajpi áàâã ktp, kaj malgraŭ tio, ke se mi tajpas ĝ en xterm, mi povas kopii ĝin per muso al tiuj lokoj?
Mi supozis, ke kaj á kaj ĉ estis definitaj en /usr/X11R6/lib/X11/locale/en_US.UTF-8/Compose tamen en /usr/X11R6/lib/X11/xkb/symbols/pc/ estus alia dosiero, ke zorgus nur pri á tamen ne pri ĉ. En kelkaj lokoj oni uzus Compose, en aliaj ne, en aliaj, kiel kampo de adreso de firefox, oni uzus alian dosieron el /usr/X11R6/lib/X11/xkb/symbols/pc/ Tamen hodiaŭ mi vidas ke tio estas malvero. Do mi ne komprenas kial okazas tio. Ĉu vi scias? Mi havas problemon kiam mi vokas glade-2, tamen tiu problemo ne ekzistas kiam mi uzas glade (Glade (GTK+) 0.6.4). Nu, mi volas uzi glade-2 (Glade (GTK+) 2.6.8) por krei programon (gtk+c++): kurso Vojaĝu kun Zam, el lernu.net. Kion vi opinias pri tiu ideo? (fari la kurson por linuksa programo). Nu, en la kampoj de glade-2 mi ne povas tajpi la e-literojn, kaj tio ĝenas. Dankon, Luiz PS.: Se mi memoras bone, jam de jaroj mi fari mian unuan demandon ĉi tie pri kiel programi per C/C++ por GUI. Nun mi ekkomencas fari tion, ĝis 2007 mi finos ĝin, ĝis fino de 2007. -- To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED] with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

