Saluton Tomaso,  ;-)

Thomas Petazzoni <[EMAIL PROTECTED]> writes:

> Hejme, mi uzas la « X » entajpometodojn. Vi povas aldoni la postan
> linion al via .xinitrc dosiero:
>
>  export GTK_IM_MODULE=xim

Sed tio estas fraŭdo ĉar finfine vi uzas la entajpometodojn de X11.  La
problemo estas ke mi ne volas, ke X11 zorgu pri tio.  Ekzemple, ene de
Emakso, mi volas ke Emakso zorgu pri tio, ne X11.  Same, mi preferus ke
GTK2 zorgu pri tio por ĉiuj GTK2 programoj.

Dankon,
Ludo'.

Reply via email to