Saluton, kamaradoj!

Mi trafis malgrandan problemon. Gxi jenas: KDE havas specialan
baskulon de lingvoj kun flagetoj. Mi povas komuti entajp-kodaron per
la baskulon. Tamen mi ne konas kiel oni povas komuti kodarojn per
klav-komandoj. Kie mi povas agordi kombinajxon de klavoj por komutado?

Kaj dua demando estas tia: kiel mi povas esperantigi KDE? Mi vidis cxe
retejo de KDE, ke ekzistas esperantigaj dosieroj. Tamen mi ne trovis
la dosierojn en "dselect". Do kion mi devas fari por E-igi KDE?

Antauxdankas cxiujn helpemulojn!

-- 
Gxis reskribo!
Antono Vasiljev.

http://livejournal.com/~antono/
http://brainactive.org/projects/antono/


-- 
To UNSUBSCRIBE, email to [EMAIL PROTECTED]
with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to