Temo: Supersignoj en Linukso. Kara Vilhelmo! Mi nun estas en la sxtupo, ke mi iras en Linukson kaj ne volas reveni en Vindozon por io ajn. Mi jxus pretigis la lastan numeron de *Kajeroj el la Sudo* per vindoza PageMaker, kaj mi nun pristudas Scribus por dauxrigi la feron per linuksa programo. Tamen, mi ne scias kiel fari la supersignon. Mi uzas la distribuon Debian, cxar mi fakte lernas kurson pri tiu versio. Sed mi volas komenci per la htmligo de tiu lasta numero, 65-a, per Linukso. Mi instalis tiucele la programon *Blue Fish*, kiu ne estas tiom kompleta kiel AceHTML, kiun mi uzis en Vindozo, sed mi esploros gxin iom post iom, kaj mi supozas, ke mi povos uzi gxin por miaj celoj. Sed mi ne scipovas ankoraux produkti la supersignojn. Vi komentis al mi ion pri tio, kaj eble vi povos helpi min, ecx se vi uzas Mandrako anstataux Debjano. Mi faris la supersignojn por la html-aj pagxoj per la programo de Yuri Finkel, Unired, sed gxi ne ekzistas en Linukso, laux mia eltrovo. Cxu ekzistas programon, kiun vi povas rekomendi al mi?
yudit ebla repondas pri lia bezono. Mi nepli parolas pri ĉi-programo,
mi ne uzas ĝin.
Amike,
--
|
signature.asc
Description: This is a digitally signed message part

