Saluton,
Mi provas agordi mian Sarge GNU/Linukson kun japana klavaro.
(cxar mi donis mian alian klavaron al mia fiancxino).
Nuntempe ne estas por tajpi en la japana lingvo, sed nur por tajpi simplajn ASCII'ajn leterojn.
Ekde # dpkg-reconfigure console-data funkcias mia klavaro tre bone... gxis temas pri uzi gxin kun X !
Por mian klavaron ankaux kun X uzi, mi provis:
# dpkg-reconfigure xserver-xfree86
kaj elektis la sekvantajn:
- "XKB": xfree86
- klavaro: jp106
- dispozicio: jp106
- speco: jp106
sed la konduto de mia klavaro cxe X ne cxangxis. Gxi cxiam kredas ke li estas azerty klavaro...
Kion mi povus fari?
Gxis, Sylvano.
-- wxWidgets config: WX 2.4.2 / GTK 2 / gcc 3.3.3 -- Lernu! http://www.lernu.net

