Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>: > http://www.lujz.org/komputilo/node11.html > por instali kernon 2.6.6, krom kelkaj agordoj farendaj, mi ne sukcesis > agordi la sonon, cxar per nova kerno, se mi lancxas sndconfig mi leggas: > > You don't seem to be running a kernel with modular sound > enabled. (soundcore.o was not found in the module search path).
Sxangxi de 2.4-kerno al 2.6-kerno sxajnas al mi iom draste nur por funkciigi sonon, sed mi ne scias; eble tio necesas. Sxajne vi uzas la kernofonton de Linus kaj mem agordas gxin. Versxajne estus pli sekure uzi la kernopakojn de Debian, tiel ke vi havas la samajn agordojn kiel la kernoj de Debian. Cxu ne eblas instali la pakon kernel-image-2.6.6-1-686 kaj tute ne mem traduki? Se ne, mi iam notis jenon pri tradukado de la kerno: $ cd ... $ dpkg-source -x .../kernel-image-2.4.18-1-i386_2.4.18-12.dsc $ cd kernel-image-2.4.18-1-i386-2.4.18 $ fakeroot debian/rules flavours=686 binary Tamen mia bezono estis iom alia: mi volis nur fliki modulon, kaj mi mane instalis nur tiun modulon (por funkciigi novan skanilon). Mi cxesis mem traduki kernojn, kiam mi cxesis havi duprocesoran komputilon, kaj post kiam estis grava sekurecaktualigo. Se oni uzas la kernojn de Debian, oni malpli devas atentadi pri sekureco. Edmundo

