MI sendas komunikajxon gravan por la Linuksa uzantaro, eltirita el Gazetaraj Komunikoj. Fumero:
> > Subteno por grava reta projekto > ------------------------------------------- > > La estraro de UEA unuafoje decidis doni auxspicion por reta projekto. La > informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo, > gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org. > > Sekvas klarigoj pri OpenOffice.org kaj la agado pri gxia esperantigo, > preparitaj de Tim Morley: > > OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata > kolektive de volontulaj programistoj. Laux funkcioj gxi estas tre simila al > la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint, > ktp. Gxi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozo kaj > Linukso. > Interesigxantoj povas elsxuti la programaron el www.openoffice.org aux > acxeti KD-on kontraux malgranda sumo ekz. cxe la "Linux Emporium" > (http://www.linuxemporium.co.uk/products/applications/#pid4523). > > La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere > signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontulojn. > ------ > > Por tio oni sercxas personojn, kiuj: > -- kapablas kompetente skribi en Esperanto > -- komprenas la anglan, cxefe la prikomputikan anglan > -- havas komputilon (aux Vindoza, aux Linuksa) > -- kapablas instali programo(j)n en la komputilo > -- havos kelkajn horojn cxiusemajne dum iom da tempo > -- deziras helpi esperantigi la programaron OpenOffice.org > Des pli bone se ili ankaux: > -- havas grandtraigivan konekton al interreto > -- havas Novan PIVon, grandan (teknikan) vortaron anglan/Esperantan > -- jam tradukis programojn > -- jam uzis poEdit aux KBabel > -- povas/scias uzi grep > -- havas *multe* da libera tempo (!) > Tamen tiuj lastaj petoj estas deziretajxoj, ne bezonajxoj. > > La sinanoncojn oni sendu al la adreso [EMAIL PROTECTED] > > * * * * * > > Tiun cxi kaj cxiujn antauxajn Gazetarajn Komunikojn de UEA vi povas legi en > la retejo www.uea.org: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/ -- MSc. Alberto Garc�a Fumero Centro de Informaci�n para la Educaci�n Ministerio de Educaci�n Usuario Linux No. 97 318 Los m�dicos advierten: el uso prolongado de Windows puede provocar dependencia. -- Este mensaje ha sido analizado por MailScanner en el CIED en busca de virus y otros contenidos peligrosos, y se considera que est� limpio.

