Saluton Luiz, por listigi cxiujn vortojn de dosiero, listigitaj laux ofteca ordo, vi ekzemple uzu ion tian :
zcat /usr/share/doc/HOWTO/en-txt/Esperanto-HOWTO.gz | tr A-Z a-z | sed 's/[^a-zA-Z]/\n/g' | grep -v '^$' | sort | uniq -c | sort -rn | nl Rapida klarigo : 1) tr A-Z a-z minuskligu 2) sed 's/[^a-zA-Z]/\n/g' anstatauxigu cxiujn mal-literojn per nov-linia karaktero 3) grep -v '^$' forigu malplenajn liniojn 4) sort ordigu laux angla alfabeto 5) uniq -c kunigu samajn vortojn, nombrante ilin :-) 6) sort -rn ordigu por unue montri la plej oftajn 7) nl nombru la vortojn Certe estas pli simplaj eblecoj ! Laux via imago kaj nuntempa emo :-) Mi esperas ke helpos al vi, Bonan ludadon, seb ... dimanche 19 � 20h36, luiz �crivait : > AE, > > Per wc, #wc dosiero.asc, oni scias kiom da linioj, vortoj, kaj > literoj/signoj la dosiero enhavas. > > Pro komparo de libroj: http://www.lujz.org/libro/node2.html mi sxatus > koni programon aux skripton, kiu povus listigi cxiujn la vortojn, unu > po linio. Gxi povas ecx listigi "vivi" kaj "vivas" sed ja mi pensas, ke > se gxi ekzistas, gxi ne listigas vortojn samajn. > > Tio helpos min finigi la komparon. Cxu iu konas similan programon? Cxu > eble ekzistas programon, kiu faras cxion, tio estas, komparas du > dosieron? > > Dankon pro helpo, > Luiz > >

