Saluton! Fine mi solvis kaj ree povas sendi retmesaghojn, post multegaj provoj, kvankam la kialon de la problemo mi ankoraw ne komprenas. Fakte fine mi reziginis pri postfix kaj ekuzas ssmtp, malgrandan alternativon kiu nur plusendas miajn mesaghojn al la smtp-servilo. Bedawrinde ghi ne havas atendovicon por mesaghoj, do por chiu de Mutt sendita mesagho mi devas atendi... Mi plu esploros alternativon kun atendovico.
Mi dume multe lernis, char mi provadis postfix, exim, nullmail, esmtp, ssmtp kaj aliajn, ech interesan tre simplan python-programon nomitan "asceticsmtp.py". Iujn mi ne sukcesis traduki nek "deb"-igi", aliaj misfunkciis. Mi lernis chefe, ke tute nenecesas havi sistemon kian postfix aw similan, por nur sendi propran retposhton eksteren. Mi ne sciis, ke ekzistas pli simplaj alternativoj, fakte multaj el ili celantaj ghuste la programon Mutt. Dankon al Luis kaj Edmund pro la helpo. El/Je/On 2003 09 07 15:22:32 -0300, luiz portella escribi� / skribis / wrote : > Mi ne komprenis tion. Se vi instalas qmail, exim aux postfix, cxu via > masxino ne estos smtp-servilo? Kial do vi devos sendi mesagxon al > smtp-servilo? Ne ghuste: sendmail, postfix, exim, qmail kaj aliaj ja estas smtp-serviloj, sed ili povas funkcii kiel serviloj aw kiel klientoj aw ambe. Se vi nur volas sendi mesaghojn al ekstera SMTP-servilo por distribuo, kaj se vi ne devas zorgi pri mesaghoj en propra reto, vi ne bezonas tiajn programojn. Ebligi ke tia programo estu sendependa SMTP-servilo kaj ghi mem distribuu la retmesaghojn eksteren, tio estas grava kaj komplika afero tute nenecesa por normala uzanto. Tial pli facilas, uzi tiajn programojn por plusendi la mesaghojn al "fina" SMTP-servilo, kian disponigas interretaj entreprenoj. Tian simplan taskon faras "normalaj" retposhtiloj kiaj Mozilla aw Outlook Express, chu ne? Vi donas al tiuj programoj la nomon de via SMTP-servilo, kaj se necese vian nomon kaj pasvorton por rajti sendi mesaghojn eksteren pere de ili. Do, char tian taskon kutime ne faras retposhtiloj che Unikso, necesas alia programo por la tasko, sed krom postfix kaj similaj, eblas fari per simplaj SMTP-klientoj kiaj ssmtp, emsp kaj aliaj, kiuj nur sendas mesaghojn al SMTP-servilo. La teorion mi bone konis, tamen, char ghis mia problemiga reinstalado postfix bone funkciis, mi ne esploris alternativojn, kaj mi tute ne sciis pri tiaj malgrandaj SMTP-klientoj ghis nun. Nun mi esploros pri getmail kaj dropmail kiel alternativoj respektive al fetchmail kaj procmail... Sed unue mi atentu la 193 retmesaghojn alvenintajn post 10-taga senreteco :-) Marcos

