Lars Soezueer <[EMAIL PROTECTED]>:

> Kio tamen ne funkcias estas retkonekto.
> Mi havas Ethernet-karton Intel 82558 sur la cxefkarto ASUS P2B-L.
> Se mi denove startas per debian-KD kaj elektas en la instalilo
> 'reto'n, mi ja povas elekti 'eth0', sed ne, kian retkarton mi havas.
> Cxu pro tio, ke mi jam havas bazan sistemon, kiu en la instalilo
> sekvas la retinstalon?
> 
> Cxu iu el vi spertuloj havas konsilon?

Ĉu vi instalis la ĝustan modulon? Por la plej multaj modernaj
retkartoj necesas "ne2k-pci". Por via retkarto verŝajne estu
"eepro100".

Provu, kiel radiko: /sbin/modprobe eepro100

Edmundo


Reply via email to