Karaj listanoj, Hodiau en VEKejo mi vidis Misha el Urugvajo ([EMAIL PROTECTED]). Fakte: mi maltrafis lin kaj nur vidis liajn diritajhojn kiam li jam estis for.
Li parolis pri siaj projektoj de tradukado, vidu: http://ttt.esperanto.org.uy/projektoj.html Tie aperas ligo al: http://www.debian.org/index.eo.html Mi ne sciis ke ghi ekzistas. Estus bone se iuj el vi povus helpi lin. Ekz. chu jam ekzistas terminon por free/Open Source. En la nuna index.eo-pagho aperas "senpage akirebla", kio estas lau mi ne la plej ghusta traduko. Mi mem pensas pri ekz. "fontliberismo", sed mi ne kontentas pri tiu malbela esprimo. Proponoj, ideoj, komentoj? Ghis, Fabien

