Saluton! Cxu vi jam konscias ke ankaux la Mandraka eldono de Linukso estas suficxe Esperanteca? Min retleteris Pablo Saratxaga por informi min pri tio.
Tie estas esperanta instalado ebla, kaj tie ankaux estas ispell por esperanto, kies debianigxo ankoraux ne oficialigxis (cxu ne?, versxajne pro tio ke ni ne testis...). Cxiuokaze, je: http://www.linux-mandrake.com/en/translations.php3 oni trovas superrigardon pri la internaciigo de Mandrake. Sxajne Dale Gulledge tie prizorgas la tradukadon. Cxu li membras nian liston? Cxu eble io farindas por eviti duoblan laboron? Michiel -- % Michiel Meeuwissen % [EMAIL PROTECTED] % http://www.purl.org/NET/mihxil/

