Je lun 05 lug 1999, vi skribis: > Je 1999/07/05(1)/12:07, Pasquale Zapelli montris sian geniecon skribante:
Kara Joost, ne atendu de mi geniajn kontribuojn! Mi estas praktike komencanto pri Linukso kaj miaj problemoj estas de sama nivelo. Mi ne havas ion kontrau Debiano kompreneble. Logis min distribuo kiu anoncighis kiel aparte facila por komencantoj, sed mi pretas transiri al alia se mi ne sentos min komforta kun la nuna. Do jen problemeto kiu devus esti ne distribu-specifa: Mi havas monitoron kiu kapablas je densecoj ghis 1024x768 kaj grafikan karton S3Virge kiu devus atingi ech 1280x1024. Mi provis per Xconfigurator transiri al 1024x768 por havi sur la ekrano pli da detaloj che kelkaj programoj, sed se mi enshaltas tiun densecon la mus-montrilo ektremas kaj la fono farighas malregula. Xconfigurator rekonas kaj mian ekrantipon kaj la karton kaj ghis nun mi uzis senprobleme 800x600. Eble la problemo estas ke ghi automate elektis por mi stirprogramon SVGA, kvankam ghi havas en sia arkivo ankau SV3, kiu devus esti pli tauga por mia kartotipo. Mi do instalis stirilon SV3 en /usr/X11R6/bin. Sed kiel komprenigi al X uzi ghin? Kie en la rikordaro XF86Config mi devas mencii ghin? Koran dankon pro via eventuala helpo Pasquale Zapelli

