> > ^Cu iu jam sukcesis funkciigi tiun pakon? Mi ^jus malsukcesadis dum > > longa tempo ... > Jes, cxe mi xntpd bone funkcias.
Intertempe mi sukcesis funkciigi ^gin hejme: la truko estis longe atendi, ^car xntpd bezonas iom da tempo (^c. dek minutoj a^u simile) por agordi sian horlo^gon kaj ekservi la rezulton al aliaj klientoj. Laboreje mi ne sukcesis funkciigi ^gin, kaj mi suspektas, ke kulpas la fajromuro, ^car "ntpdate -d" funkcias, sed "ntpdate" sen -d ne funkcias. Se iu scias manieron funkciigi ntpdate a^u xntpd, tiel ke ^gi efektive aktualigas la horlo^gon, tamen ne uzas privilegian pordon, rakontu, mi petas. Tamen mi suspektas, ke ne eblas sen modifi la programon ... Edmundo PS. Mi funkciigis la kernon 2.2.5 kun x86 kaj sparc. Bele.

