Se vi volas ludi per esperantigitaj instaldisketoj, mi ^jus kreis du disketobildojn, kiujn mi povas sendi al interesatoj retpo^ste (a^u ni povus interkonsenti pri FTP-ejo): resc1440.bin kaj drv1440.bin. Amba^u ampleksas 1440 kB kaj estas por i386.
Ili estas kreitaj per boot-floppies_2.1.6 kaj la pakoj el Debian 2.1. Kvankam boot-floppies_2.1.6 jam enhavas miajn esperantigojn, tie ili estas iom malaktualaj, do mi aldonis pli kompletajn kaj aktualajn esperantigojn. Krome mi aldonis klarigon, kiel mi kreis la disketojn, kaj cetere mi metis flikitan version de depmod, kiu bezonas malpli da memoro ol la normala depmod: kun la fliko eblas instali kun 8 MB da memoro kaj sen permutodivida^jo, kio anta^ue ne eblis. Se vi estas kompetenta pri cfdisk (kaj beda^urinde ^guste tiu parto ankora^u ne estas esperantigita) vi povas provinstali la kernon kaj la modulojn en vian permutodivida^jon. Se vi estas malkompetenta, prefere ludu kun komputilo, kies disko ne havas gravajn datenojn, a^u faru kompletan savkopion anta^ue. Tamen la instalilo avertas kaj petas permeson anta^u ol rekrei dosiersistemojn, ktp, do ne necesas esti tro timema. Cetere, mi rimarkis, ke oni anta^u nelonge anoncis Debian-pakojn de la nova eldono de KDE. Ili estas akireblaj de www.kde.org kaj supozeble enhavas la esperantigojn de Volframo. ENKETO: Se vi uzas KDE a^u GNOME, bonvolu sendi al mi privatan retmesa^gon kaj diru, kiun vi uzas, kaj kion vi pensas pri ^gi (a^u pri amba^u). Mi resumos al la listo. Edmundo

