> Cxu iu povas doni superrigardon de kiel ekuzi unikodon sub (Debian) Linux, > por la esperantaj literoj? > > Eble ekzistas jam iu Unicode-HOWTO, aux ni povus eki Esperanto-HOWTO ? > Kiel oni ekas HOWTOojn ?
Esperanto-HOWTO jam ekzistas: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/texte/bibl/kielfari/kielfari.html > Sxajnas de la jxusa diskutado pri CapsLock ke eblas kaj montri kaj tajpi ilin > en la konzolo. Cxu samtempe kun iso-latin-1 ? Por eligado la konzolo bele funkcias en UTF-8 jam de longe. Tiparo havas a^u 256 a^u 512 tipojn. Eblas uzi la saman tipon por pluraj unikodaj signoj, se oni volas. ^Ci tio funkcias kun multaj sistemoj: $ setfont LatArCyrHeb-16.psf $ echo -e '\033%G' $ echo -e '\321\200\321\203\321\201\321\201\320\272\320\270\320\271' $ echo -e '\141\303\240\304\201\303\241\303\242\303\243\303\244\303\245' $ echo -e '\143\303\247\304\215\304\207\304\211' (Iuj sistemoj havas "consolechars -f" el consoletools anstata^u "setfont" el kbd.) Por tajpado kaj kopiado per la muso en UTF-8 necesas mia fliko, kiu ankora^u ne eniris la oficialan kernon. Mi apena^u a^udacas proponi ^gin, dum ^ciuj paniki^gas pri 2.2.0, kaj ankora^u ne aperis 2.3.0. > Mi, ekzemple, bezonas ankaux tajpi kaj montri la danajn literojn , kaj . > > Cxu eblas sub X ? > ================= > > - Cxu la X-servilo kapablas uzi unikodan tiparon? > > - Kiel ekhavi unikodajn tiparojn por X? Pri tio oni diskutis anta^ue. Jes, per xfsft a^u xfstt. Iom da klarigoj estas en la Esperanto-HOWTO. > - Cxu Netscape 4.5 kapablas uzi ilin Mi ne scias. > - Cxu Xterm ? > Mi auxdis ke ne... Anka^u mi a^udis, ke ne, sed mi ne scias. Ekzistas anka^u alternativoj anstata^u xterm ... > - Cxu eblas difini la klavojn por la unikodaj esperantaj literoj sub X? Ver^sajne ne. Esperanto-HOWTO proponas nomi la Esperantajn literojn AE, onequarter, Thorn, kaj simila merdo, kio sugestas, ke UTF-8 ne estas facile uzebla. Tamen eble tiu propono estas malnova. Mi mem ne intencas mal^spari tempon pri Latin-3. Por mi estas Unikodo a^u Askio! > Cxu la dosieraoj subtenas unokodon? Cxu eblas nomi dosieroj per esperantaj > literoj? Eblas uzi UTF-8 en dosieronomoj, sed programoj, inkluzive de la ^selo, iom konfuzi^gos. ^Cu ekzistas ^selo kaj redaktilo, kiuj komprenas UTF-8? Tion mi vere volas scii. Beda^urinde a^u neniu scias, a^u la sciantoj silentas, ^car, kiam mi demandas pri UTF-8, oni respondas nur per demandoj. Ekzemple, iu ^ce SuSE volis lerni de mi pri UTF-8 en la konzolo ... Edmundo

